La taglibro de l' verkisto

La taglibro de l' verkisto
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Fjodor Dostojevskij
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1876
Eldonejo Fjodor Dostojevskij
Ĝenro eseo
vdr

La taglibro de l' verkisto (ruse Дневник писателя; Dnevnik pisatelja) estas kolekto de ne-fikciaj kaj fikciaj tekstoj de Fjodor Dostojevskij. Elprenita el pecoj verkitaj por la konservativa gazeto Graĵdanin (Civitano), kiun li fondis kaj eldonadis, ĝi estas normale publikigita en du volumoj: el kiuj la unua kovras tiujn publikigitajn inter 1873 kaj 1876, kaj la dua — de 1877 ĝis 1881.[1] Ekde 1874 ĝis 1881 la eldonado estis financata per popola abonantaro. La gazeto estis propraĵo de la princo V. P. Meŝĉerskij kaj havis apogon de K. P. Pobedonoscev, sed la sekcio de Dostojevskij akiris definitivan eston ekde januaro 1876, pere de la publikigo de felietono. Administris ĝin Anna Dostojevskaja, edzino de la verkisto.[2]

Pere de tiu ĉi gazeto la verkisto disvastigis konservisman vidpunkton pri Rusio kiel sola rifuĝejo ene de moderneco sendia kaj asertis ke la rusa popolo estas sola adepto de kristanismo. Pro tio li grace influis la radikalajn rusajn junulojn kaj akiris politikan prestiĝon en la lando, kvankam aperis nur ĉirkaŭ 1000 ekzempleroj.[3]

  1. "A Writer's Diary". OCLC Worldcat. Alirita la 7an de septembro 2019.
  2. Jesús García Gabaldón (20a de novembro 2010). «Dostoievski transparente». El País. Konsultita la 7an de septembo 2019.
  3. Donald Fanger (aŭgusto 2016). «La agonía y el éxtasis». Revista de Libros. Konsultita la 7an de septembro 2019.

Developed by StudentB